Itala Renesanco

La Kreo de Adamo, sceno el la plafono de la Siksta Kapelo fare de Mikelanĝelo, ŝlosila verko de Supra Renesanco.
Florenco, centro de la Renesanco.
Freskoj fare de Rafaelo en la Stanza della Segnatura en la Vatikana Palaco.
Mona LisaLa Gioconda (1503–05/07)—Louvre, Parizo, Francio.
Fotokunmetaĵo

La Itala Renesanco (itale Rinascimento [rinaʃʃiˈmento]) estis la plej frua manifestado de la ĝenerala eŭropa Renesanco, nome periodo de granda kultura ŝanĝo kaj atingaro kiu ekis en Italio dum la 14a jarcento kaj daŭris ĝis la 16a jarcento, markante transiron inter Mezepoko kaj Moderna Epoko en Eŭropo. La termino Renesanco estas esence moderna esprimo kiu enmodiĝis en la 19a jarcento, en la verko de historiistoj kiaj Jules Michelet kaj Jacob Burckhardt. Kvankam la originoj de movado kiu estis limigita ege en la klera kulturo de intelekta kutimaro kaj sponsorado povas esti datita jam el la plej frua parto de la 14a jarcento, multaj aspektoj de italaj kulturo kaj socio restis tre mezepokeca; la Renesanco ne venis al sia kompleta tuto ĝis la fino de la jarcento. La franca vorto renaissance (Rinascimento en itala) signifas "renaskiĝon", kaj fakte tiu epoko estas plej bone konata pro la renovigita intereso en la kulturo de klasika antikveco post la periodo kiun la renesancaj humanistoj etikedis kiel Mallumaj Epokoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search